La evangelisto estas servanto, kiu dependas de la apostolo kaj kiu restas respondeca pri anaro nove formita por konduki ĝin al la kono de la sana doktrino.
Li estas do formanto kaj li estas la sola kiu rajtas estas sola, ĉar li devas instrui la novajn konvertitojn.
Li estas respondeca komencigi la servantojn ene de la anaro, kaj kiam ili komencas, li jam foriras en alian lokon.
La prediko de la Evangelio devas esti farita de ĉiuj. Ĉiu Kristano aŭ Kristanino devas evangelizi laŭ sia eblo.
La apostolo Paŭlo jam bone precizas : En la eklezio (li volas paroli pri loka eklezio). La aferoj estas aliaj.
Tie la servantoj presbiteroj daŭrigas la laboron de la apostolo kaj ĉiuj devas ekzerci ĝin laŭ la ricevita donaco.
La instruo de la Baptistoj kaj la anaro de Dio pri la servantoj forte ŝanĝis la Skribojn rajtigante konduki anaron al unu viro.
Estas profunda herezo, kiu influis profunde la spiritojn.
Ili ŝanĝis la Skribaĵoj, estante blinditaj kaj ŝanĝis la Verecon en homaj doktrinoj, kiuj ankoraŭ pli eraras kiam oni ĝisvenas en Bibliaj lernejoj, kie oni postulas diplomon (BAC +2) por havi la rajton esti pastoro en tiuj institucioj homaj. Tio estas sensencaĵo.
La influita persono ne scias tion. Li pensas, ke li estas en la vereco. Nur kiam li atente rigardas en la spegulon de la Vorto de Dio, tiam la vekiĝo komencas en li.
La reveno al la vero okazas per la ago de la Spirito.
Nia rolo estas de anstaŭigi per la lumo, por ke ĝi lumas per sia tuta brilo.
La laboro de la Evangelisto estas parto de la apostoleco.
La vorto « misiisto » , laŭ nia vidpunkto ne ekzistas en la Skribaĵo.
Ĉiuj servantoj estas por la loka eklezio.
La vorto de Dio distingas inter la pastoro kaj la instruanto, kiu estas la instruisto. Ili estas du tute aliaj servoj.
La servo de la Evangelisto estas la instruanto. La evangelisto ne estas la evangelizanto. La vortaro faras bone la diferencon pri tio.
La evangelizanto estas tiu kiu evangelizas… Tiu servo estas donata al ĉiuj sen ekcepto.
Ĉiuj servistoj devas esti en la loka eklezio.
La servo de pastoro estas nur servo inter la aliaj.
La diakono zorgas pri la daŭreco de la frata amo, atente ke ne estu malordo precipe kiam oni interŝanĝas ideon …
La episkopoj ne nur estas la pastoroj. La servoj estas nomataj per tri vortoj :
Episkopoj, pastoroj, presbiteroj. Tiuj estas la samaj homoj.
La servo de presbitero ne estas nur servo de Pastoro.
Ne ekzistas hierakio en la Skribaĵo.
Ne estas « nur pastoro »…
Oni povas esti vokata kiel pastoro, tamen sciante ke ili estas pluraj.
La servo de predikanto ne ekzistas.
Ĉiu estas predikanto, ĉar ĉiu devas anonci Kriston.
Ne ekzistas granda servo de predikanto.
Laŭ la biblio, en la eklezio, ne estas ebla ke unu homo havas la servojn.
La presbiteraro devas gardi la lokan anaron.
La servo de instruanto estas instruisto. Li estas inter la presbiteroj.
Presbitero, episkopo, pastoro estas servoj starigitaj en la loka anaro.
La servoj ne estas laboroj…
Li ne povas esti pagita laboro… La presbiteraro laboras por subteni sian familion ekzercante siajn servojn senpage, ĉar la apartigo ne devas esti por gajni monon.
Male, pri la apostoleco, la eklezioj estas petataj subteni la bezonojn se tio estas necesa, sed Paŭlo preferis labori por ke li estas subtenata de neniu.
Oni distingu inter kunvenoj de eklezioj kaj kunvenoj de evangelizo
Oni devas distingi laŭ la lumo de la Skribaĵo, kio estas evangelizokunveno kaj eklezikunveno. Ĉiam memorigante tion, kio estis forgesita dum jarcentoj, tio estas ke la eklezio estas la kunigo de la fidantoj. Se ne estas fidantoj, ne estas eklezio. Kiam ni kunvenas kun niaj gefratoj, ni estas la eklezio de Dio.
Kiam la Apostoloj evangelizis en la portiko de la templo (Ago 5 : 12), tio ne estas kunveno de eklezio. La Apostoloj predikis la savon al la Judoj nekonvertitajn. Legu la tekston :
12 Kaj per la manoj de la apostoloj estis farataj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo ; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. Agoj 5 : 12
Por la apostoloj, estis la loko por evangelizi, anonci la bonan novaĵon. Tie ili renkontis multajn homojn. Sed tio ne estis ekleziokunveno. Kiam en la Agoj, oni legas en la Agoj 2 : 46 « Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon » oni ne devas kredi ke tio estis kunveno de eklezio. Ni scias, ke multaj pastoroj, hodiaŭ uzas tiun biblian paragrafeton por instigi la Kristanojn veni regule al la kunvenoj. Uzi tiun biblian paragrafeton en tiu senco estas eraro. Tio estas ŝangi la sencon de la Skribaĵo. Se tiuj Kristanoj estis regule en la Templo, tio estas por transdoni la mesaĝon de la evangelio al la Judoj nekonvertitaj kaj ne por fari iun ajn Diservon.
Plie, kiam en la ĉapitro 3 de la agoj de la Apostolo 1 ni legas : Kaj Petro kaj Johano iris supren en la templon je la horo de preĝado, la naŭa. » Ni devas scii ke Petro kaj Johano ne iris en la templon por preĝi sed ja por paroli pri Jesuo al la tuta popolo nekonvertita, kiu renkontis sin en la templo. Ni povas retrovi tiun aserton en la Agoj ĉapitro 14 biblia paragrafeto 1. Jen la priskribo de la kunvenoj de evangelizado. Aliaflanke la kunvenoj de la eklezio, ni povas retrovi en la Agoj de la Apostoloj, tre precizan priskribo : Legu la sekvantan tekston Agoj 2 : 42 Kaj ili persistis en la instruado de la apostoloj kaj en la kuneco, en la dispecigo de la pano kaj en preĝoj.
La Kristanoj ne havis preĝejon. Ĉiu loko, kie ili estis, iĝis ilia renkontejo por preĝi, por iĝi frato, ekzorti, laŭdi, kaj adori. La domoj, en tiu epoko, montris kiel privilegiaj lokoj por kunvenigi la Kristanojn en eklezio. En tiuj domoj, oni komprenos tion, ne estis lokoj por evangelizi, ĉar la personoj kiuj kunvenis tie, jam konis la Sinjoron. Tiuj Kristanoj persistis en la instruo kiun ili ricevis de la Apostoloj, en la tempo de sia konvertiĝo.
Kiom da Kristanoj povas enhavi domeklezion ?
Ne estas nombro definita en la Biblio. Memorigu simple, ke tiu eklezio en tia domo devus simili en nombro, al tradicia familio (ĉirkaŭ 15 personoj maksimume). Mi pensas, ke estas precipe grave ke, en ciu domeklezio, la homoj sentas sin kiel ĉe si, kaj ke oni povu respondi al la necesoj de ĉiuj (viro kaj virino) sen forgesi iun ajn. Ne forgesu ke multaj Kristanoj estos pli kiel ĉe si, kiam la grupo estas malgranda, ol en multnombra grupo. La graveco estas. La grava punkto estas ke ĉiu Kristano povas partumi aktive al la preĝo, al la kantoj, kaj al la legado de la biblio kaj interŝango de ideo kaj la gastantoj sentas sin respektataj.
La domeklezio kreskas
Kiam grupo en domo iĝas tro granda, taŭgas, post preĝo malfermi alian domon. La Sankta Spirito lumos nin pri la elekto de tiu nova domeklezio. En urbeto, povas esti ke estos granda nombro de domeklezioj, ĉiuj egale gravaj, laborante por la samaj defioj : evangelizi kaj fari disciplojn. Ĉiuj ci domeklezio, kiel brilantaj lumoj en urbeto aŭ urbo, formos la lokan eklezion de la urbo. En la Nova testamento, okazis tiel : La Kristanoj renkontis sin kaj rompris la panon en la domoj. (Agoj 2 : 46). En tiu modelo de domeklezio, kiun oni vidas en la Agoj de la Apostoloj, ni povas vivi en la simpleco de la evangelizo, vekante sin reciproke kaj laborante kiel diris la Biblio al nia savo.
La domeklezio estas rifugejo en la tago de la malfeliĉo
Ciuj tiuj domeklezioj, kiel ni jam diris, estas sendependaj, sed ili estas kunigitaj per la ligiloj de amo kaj de la Sankta Spirito. En tiuj tempoj de forfalo de Kristo, kiu regas nun kaj en tiuj tempoj de timego por la estonteco, reveni al la laŭskriba eklezio estas la sola vojo ebla por ke la evangelio disvastiĝas. Estas preskaŭ certa, ke la granda persekutado, kaj malfacilaj tempoj venos por la tradiciaj evangeliaj eklezio. Mi kredas, ke estos malpli kaj malpli da estoneco por tiuj nomaj eklezioj precipe, por tiuj kiuj estas jam for de la vorto de Dio kaj akceptis en ilia fido la principoj de la mondo, la kompromisojn pri la Vorto de Dio.
Se ekzistas iu estonteco por la nomaj eklezioj, kiuj estas for de la evangelio de Jesuo Kristo, ni sciu, ke la Sankta Spirito forlasis tiujn anaroj kaj tiuj kiuj estas fidelaj al la unua amo, forlasos ankaŭ ilin. Oni devas esti, Kristanoj firmaj en la evangelio, La Vorto de Nia Sinjoro Jesuo-Kristo kaj ni devas bone koni sur kio ni konstruas, travidinte la volon de Dio.
La presbiteroj laŭ la Skriboj
Ĉiuj domanaro aŭ domeklezio estas sur la kontrolo de unu aŭ pluraj el la presbiteroj. Unu aŭ du el la presbiteroj per domeklezio, ĉu ne ? Kompreneble ! En domeklezio, ĉu ne estas gregeto kiun ni devas paŝtigi ? Ĉu ne estas junaj ŝafoj, kiuj bezonas ke oni prizorgas ilin, sufiĉe da tempo por ili kresku ? Ĉu ni ne havas la respondecon veki sur la grego kun zorgo ? Ĉu ne estas ordono de Dio ? Por tiuj tialoj, la presbiteroj aŭ la prigardantoj kiel diris la traduko estas necesaj. Personoj kiuj « zorgos pri la eklezio de Dio » (1 Timoteo 3 : 5)
La presbitero estas nomita laŭ la kriteroj de 1 Timoteo 3 : 1-7 kiel oni povas legi tie ĉi. :
1 Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. 2 Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; 4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6 ne fidnovulo, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. 7 Pli de tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.
Tiu presbitero ne estas « pastoro » kun siaj atestoj de kapableco kaj diplomoj venantaj el tiu aŭ tiu biblia lernejo. Se tio estas, tio estas ĉiam ebla, elekto kiel presbitero okazos sur bazo de la eldiro de la sentoj kaj de la fruktoj kiuj estas en Jesuo Kristo kaj ne sur atestoj de kapableco. Ni komprenu nin bone ke nek la diplomoj kaj nek la bibliaj studoj estas validaj kriteroj por la elekto de la presbiteroj. Tiuj ne estas la kriteroj kiujn la Sinjoro ŝercas.
Jesuo volas antaŭ ĉio ke la presbiteroj estas ĉies servantoj. Tiel la servantoj en la senco de la Skribaĵo ne estas tiu kiu vivas per la subteno de la Kristana Komunumo, sed kiu provizos per siaj gestoj, per memdonemo, kaj per havaĵoj provizos por la bonstateco de la domeklezio. Tia servanto estas respondeculo, zorgemante pri la stato de la gregeto. En Agoj de la Apostolo 20 : 28, la apostolo Paŭlo sub la inspiro de la Sankta Spirito diras al ni :
« Bone gardu al vi mem, kaj al la tuta grego sur kiu la Sankta Spirito vin Starigis kiel episkopo por paŝti la eklezio de la Sinjoro, akiritaj per sia propra sango. »
La presbitero ne estas tiu superregas la aliulojn. Li ne estas la sola, kiu rajtas instrui, nek tiu kiu rajtas instrui sian propran doktrinon, nek tiu kiu parolas sen aŭskulti la aliulojn. Grava punkto : La presbitero devas esti homo de sia urbo. Ni vidas tie ĉi la gravecon bone elekti la presbiteroj kiel personoj respondecaj, findindaj, humilaj. Tiu elekto de la presbiteroj devas ĉiam esti farita en la preĝo sub la gvidado de la Sankta Spirito kaj tio, por ciu domeklezio. Atentu ! La Sankta Spirito starigas ilin per la fidantoj. Deziregi iĝi presbitero supozas tutan memdonemon kaj nekondiĉan donacon de si mem. Rememoru la admonojn de la apostolo Petro al la presbiteroj en la unua letero 5 : 2 kaj 3. Paŝtu la gregon de Dio kiu estas sub via gvidado, ne kiel devigata, sed libere, laŭ Dio, ne por grandega sumo, sed memdoneme.
3. Ne kiel superregante ilin, sur kiu vi devas gvidi, sed estante modelo de la grego.
Male al tiu kiu oni vidas ofte hodiaŭ, la presbiteroj estas starigitaj por doni, zorgi pri, veki pri la aĵa kaj spirita bono de la grego. En malfacilaj cirkonstancoj, la presbitero malakceptos sian propran konforton por helpi per aĵoj la malriĉulon kaj la senhavulon. Bilde, la presbitero malplenigos sian manĝujon por la malriĉuloj anstataŭ tiuj malriĉuloj provizos la sian. Tro ofte bedaŭrinde ni vidis tiujn aferojn.
Kiel oni vidas ĝin, la presbiteroj devas esti modeloj por la grego kaj kiom ili devas esti vestitaj de nobelaj sentoj, kiuj estas en Kristo. Kelkaj Kristanoj estas kunvenitaj en la nomo de la Sinjoro Kristo en la domoj : Jen la loka eklezio en la senco de la Skribaĵoj. Kiam ni legas en la agoj, ni malkovras tiun bazan precipon. La eklezio estas loka kaj la Kristanoj renkontas sin en la domoj. Ni ne sufiĉe rediros tion ! Estas nur unu granda pastoro : Jesuo Kristo. Tiuj kiuj zorgas pri la grego, estas la presbiteroj, kiuj la Biblio nomas ankaŭ episkopoj.
Ĉu ni devas pagi la presbiterojn ?
En la konteksto de la domeklezio, la presbitero ne devas postuli de la Kristana Komunumo, esti helpata mone. Normale, la presbiteroj daŭrigas labori, ekzerci ilian laboron, profesion kiel ĉiu alia persono. Se la domeklezio decidas iom helpi (mone) la presbiteron en la respondecon, tio estas la decido de la eklezio. Oni ne trovas en la biblio ke « pastoro » estas tute helpata mone, kiel oni vidas hodiaŭ. Mi pensas, ke se presbitero estas malriĉa kaj en senhava, la Kristana komunumo devas helpi la fraton kaj ĉiam tio okazos en la amo por ke la nomo de Jesuo estu glorata, ne blasfemata.
La tasko de la presbitero : nobla kaj honorinda tasko
Tiu legaĵo de 1 Petro 5 : 2 kaj 3 citataj iom pli supre, pensigas nin multe pri la rolo de la presbitero. Ni nur povas mediti sur tiu profunda senco de tiuj vortoj kaj tiu igas nin respektinda pri la honorinda kaj sankta tasko de la presbitero.
Iu estas presbitero, li estas gardisto de la grego kaj li estas volonte laŭ Dio, sen devigo. La vorto « Naŭza » laŭ la vortaro signifas « naŭza, malpurega, malhonrinda ». Protifegi de la malgranda grego por « naŭza profito », pripluki monon de la malriĉuloj ofte citante bibliajn paragrafetojn de la Biblio, ĉu ne estas fari de la evangelio mondona afero? Ĉu tio ne estas ŝanĝi la sencon de la Skribaĵoj ? Ĉu tio ne estas enkonduki alian evangelion ? Biblie, tiu estas naŭzaj agoj, ke oni neniam devus vidi ene la eklezio de Dio.
Frata komunio inter la domeklezioj
Se Dio volis, ke la unuaj Kristanoj renkontas sin en la domoj kaj ne en la riĉegaj temploj, estas por eviti la troigojn. La unuaj Kristanoj komprenis, ke ili mem estis la templo de la Sankta Spirito, kaj ke Dio ne bezonas de domo, ĉar ĉio estas al li :
La ĉielo estas Mi trono,
Kaj la tero estas mia piedbenketo
Kian domon vi konstruos por mi ? diras la Eternulo
Kj kia estas la loko por Mia ripozo
Ĉu ne faris mia mano ĉion tion ? Agoj 7 : 49-50
La unuaj Kristanoj komprenis, ke kunigante sin, ili iĝis Spirita domo kaj ili mem estis la Eklezio, la domo de Dio. Se en urbeto aŭ urbo, ĉiuj Kristanoj de la domeklezioj volas renkonti sin de tempo al tempo por havi fratajn rilatojn, tio estus benanta kaj eĉ necesa ago por gardi la unuecon en loka Eklezio. Tiam granda salono povus esti luata por tiu renkonto. Ĉiuj gekristanoj vidos tiam dum tiuj renkontoj, la progreso de sia loka eklezio kaj direktos la preĝojn laŭ la direkto de la Sankta Spirito. Tio estos benodona por la unueco de la loka eklezio. Rimarku tamen, ke tiuj renkontoj estus laŭokazaj kaj ne instituciigitaj. Alie, oni revenos nepre en la logiko de la grandaj kunvenoj de eklezioj, kie la evangelizado kaj la taskoj fari disciplojn estas la respondeco de iuj, tiam la Kristanoj iĝas senlaboremaj, sidante por aŭskulti predikon.
Konkludo sur la domeklezioj
Laŭ la Skriboj, la domeklezio estis en la komenco de la historio de la Eklezio, mirinda ekzemplo de tiu kiu devus esti la kunvenoj de la Kristanoj. La popolo de Dio kiu konsistas precipe el malriĉuloj kaj laculoj, lamuloj de la vivo, mizeruloj, tiu popolo bezonas ripozon, kvieton, kaj ekvilibron. Ĉu Jesuo ne diris :
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, ka mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila ; kaj vi trovas ripozon por viaj animoj. Ĉar mi jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza. Mateo 11 : 28-30
La popolo ne bezonas grandegan malfacilan strukturon de eklezio kiu iĝas peza ŝarĝo sur la nefortaj ŝultrojn de la novaj kaj de la plej malnovaj konvertitoj. Dio ne volas tion. Male, Dio volas ke liaj infanoj povas vivi en nova vivo, en paca kaj kvieta rifuĝejo. La domeklezio restas kiel en la tempo de la Apostoloj, rifuĝejo, izolejo, kie la Vorto de Dio, la Sankta Doktrino estas la centro de la Kristanaj kunvenoj.
*La Judoj havis ilian templon en Jerusalemo kaj la « Diservejo », la sinagogoj en multaj urboj. La paganoj same havis templojn kelkfoje tre riĉegaj, sed la Kristanoj, je la epokoj de la Judoj kaj de la paganoj komprenis, ke ili formis « spiritan domon » por oferi agrablajn oferojn al Dio per Jesuo Kristo (1 Petro 2 : 5) Ili sciis, ke ili estas « vivantaj ŝtonoj », Jesuo Kristo mem estas la baza Ŝtono.
*Jam la Sinjoro Jesuo, parolante al la Samarianino anoncis, ke la horo venis kie la veraj adorantoj adoros la Patron nek sur « Galilea monto » nek en Jerusalemo (Johano 4 : 20-24) Ne plu estis ekde nun speciala loko konsakrita al la Diservo. La adoro, la preĝo, la Diservo povus esti oferti al Dio « en ĉiuj lokoj ». (1 Timoteo 2 : 8). Fakte, en la Nova Testamento, ni vidas ĉiam la anarojn kunveni en privataj domoj. La avantagoj de la « eklezioj en domoj », estas tiu de pli bone evangelizi ĉiujn urbetojn, ĉiun nivelon de la urbo, ĉiujn stratojn, ĉiujn urbopartojn en sama urbo. Ĉiu « eklezio en domo » konigas la lumon ĉirkaŭ ĝi.
*Oni povas inviti la najbarojn veni aŭskulti la Vorton de Dio. Por la novaj Kristanoj, estas pli da libereco, pli da intimeco. Ĉiuj povas preĝi sen timo. Neniam forgesu, ke la Sinjoro Jesuo faris mirindan promeson : « Tie kie du aŭ tri estas kunigita en mia nomo, mi estas meze de ili » (Mateo 18 : 20 ) La Sinjoro parolis pri la anaroj en la domoj.
Konkludo pri la loka eklezio
Nia celo kiel Kristano estas unue anonci la evangelion al la homoj de niaj urboj kaj niaj urbetoj. Ni volas, ke ĉiuj homoj povas koni la Evangelion de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Fidelaj je la penso de la Nova Testamento, tiuj, kiuj venas al Jesuo estos instruataj laŭ la Sankta Doktrino, tio estas unue, ke ili estas por si mem la Eklezio de Dio de sia urbo ; alie dirite, ke ili mem estas la Eklezio. Tial, ili ne devas ŝerci eklezion ekster sia urbo kaj la tasko konduki homojn al Kristo estas ilia respondeco.
* La verko de evangelizado konsistas unue konduki la homojn al la savo, tio naskas de si mem eklezio tie, kie tia laboro estas plenumata. La unua celo estas la savo de la homoj, sed la fina resulto estas la formado de eklezio.
Se ni volas, ke niaj urbetoj, viaj urboj estu savataj, ni devas reveni al la Skriba Eklezio. Se iu starigas la Korpon de Kristo sur alia fundamento, kia tiu de la lokaj Eklezioj, ni kredas, ke tio ne estas laŭskriba, kaj nebiblia, kaj ke tiuj provoj estas destinitaj por fiasko en mallonga aŭ longa tempo. Tiuj provoj ne donos la fruktojn atenditajn ĉe la nekonvertitojn de niaj urboj kaj urbetoj.
Ne forgesu, ke la homoj rigardas nin vivi kiel Kristanoj kaj konstatas niajn disigojn inter ili. Kiom bedaŭrindaj estas vidi tiaj disigoj ! Kiel dezirigi la evangelion al tiuj homoj, se ni estas disigitaj inter Kristanoj ? La Biblo permesas neniun disigon en la Korpo de Kristo. La sola disigo en la Korpo de Kristo estas farita laŭ la urbo kaj pri tio ne temas vere de disigo en la Korpo de Kristo sed prefereble multigo de lokaj Eklezioj. Memorigu nin, ke ĉiuj Kristanoj de la tuta tero ne povas kunigi sin en sama loko.
*Kiam homoj estas savitaj per homo, ili apartenas al la loka Eklezio, kie ili vivas kaj nek al la homo per kiu ili estis savitaj, nek je la organizo kiun li anstataŭigas. Se la Kristanoj kaj la respondeculoj de la nunaj eklezioj komprenus tion ! Se per nia prediko (via kaj mia) homoj estas savitaj, kion ni faros ? Ni devas kuraĝigi ilin legi la Vorton, preĝi, kaj doni, kaj atesti, kaj kunigi sin por la frata komunio kaj por la servo por Dio. Ni devas ilin instrui havi sian propran kunvenon, en sia propra salono aŭ domo kaj diru al ili « same ni ne povas legi la Biblion kaj atesti por vi, tiel ni ne povas preni respondecon trovi por vi salonon aŭ domon por vi kaj konduki vin en via domo. »
Ni sciu, kondukite tiujn homojn al Kristo, ni havas la respondecon subteni ilin, instrui ilin, kuraĝigi ilin, kaj firmigi ilin dum la necesa juĝata tempo. La novaj Kristanoj iĝos rapide kapablaj gvidi mem sian propran kunvenon. Sur tiu principo, ke la novaj Kristanoj de ĉiu urbeto formos la bazan anaron de la loka Eklezio.
*Se ni laboras en urbeto, kie ne estas loka Eklezio, nia unua respondeco estas starigi iun. Se ekzistas noma Eklezio, nia respondeco restas la sama : ni devas starigi lokan Eklezion.
Nia sola fundamento de komunio estas Kristo. Ni devas favori la komunion kun ĉiuj fidantoj de la urbo, ne gravas pri ilia devena noma Eklezio, ni devas malakcepti neniun. Ili estas al Kristo, ili estas de la sama urbo, tiam ili apartenas al la loka Eklezio.
Ĉu la plej maljunaj Kristanoj, apartenantaj al malsamaj nomaj Eklezioj, kunigos sin al ili ? Eble ne en la komenco! Sed se ni daŭrigos klarigi al tiuj maljunulaj Kristanoj, la praveco de la loka Eklezio, la praveco de la frata komunion inter la Kristanoj, la praveco de la neekzisto de disigo, eble iam ili komprenos !
Tiam estos tempo benata, kie la eksteraj homoj vidos la Kristanojn de sia propra urbeto kunigi sin en la nomo de Jesuo Kristo. Laŭ la Skribo, la Kristana kunigo formos la lokan Eklezion de la urbeto, de la urboparto, de la urbo. La sektaj bariloj falos por la plibonigo de la Evangelio kaj unuvoĉe ni prezentos al la trono de vivanta Dio niajn petojn por la savo de la animoj de niaj najbaroj, de niaj familioj kaj niaj samlandanoj. Amen !
« Tial mi diras al vi : Ĉio kion vi petas preĝante, fidu ke vi ricevis ĝin, kaj vi vidos ĝin plenumi ( Marko 11 : 24)
Eble vi demandos : « Tiam, ĉu estos konvertiĝoj ? »
Vi kiu legas tiun verkon, ankaŭ vi povos vivi kaj komenci tian laboron en via urbeto, via urboparto kaj urbo. Nia preĝo estas ankaŭ, ke vi povas kiel la Biblio diras, partumu al aliuloj : « Transdonu ĝin al homoj fidelaj, kiuj estas kapablaj instrui al aliuloj (2 Timoteo 2 : 2)
Kiam ni legas la Biblion, ekde la Genezo ĝis Apokalipso, ni rimarkas, ke Dio ĉiam ŝercas, prenas ĉiam, kondukas ĉiam kaj uzas homon kiel rimedo por Sia laboro. Noaĥo, Moseo, Samuelo, kaj Paŭlo estis tiuj homoj, kiujn Dio trovis kaj formis.
Hodiaŭ multaj fidantoj estas plenaj da vana gloro ; multaj Kristanoj estas manĝataj per plezuroj, multaj estas okupataj per sia laboro, per sia familio, sia konforto. Tiuj personoj zorgas nur pri sia propraj necesoj. Ili ne deziras prediki la Evangelion aŭ fari la laboron de Dio. Multaj restas en la nescio, la malsavon, ne ĉar Dio ne volas savi ilin, sed ĉar ili ne laboras kun li.
Oh se ĉiu frato aŭ fratino volis labori kun Dio, kiu povus nombri la nombron de personoj, kiujn li kondukus al la Sinjoro. La tialo de la neprogreso de la laboro de Dio estas, ĉar Dio ne trovas sian homon. Konsciu bone, ke la Sinjoro bezonas vin kaj min antaŭ li povas fari tion, kion li volas.
La Sinjoro Jesuo, nia Savanto, gardas vin en sia Amo !
Traducteur : www.devos.tk